En reton vi min logis, am', ho am', per la okuloj, kies bril' doloras, per vangoj neĝaj, kie rozoj floras, per dolĉaj moroj, nobla vort-ornam'. Mi flamas. Tion ne estingas jam river', nek mar'. Sed plende mi ne ploras, ĉar ĉi volupta ardo ja valoras, ke min konsumos la pasia flam'. Ho estis dolĉa jugo, dolĉa ĉen': neĝblankaj viaj brakoj ĉirkaŭ l' kolo. Vi rompis ĝin, kaj kaptis min kor-sven'. Pri la cetero ĉesu la parolo, ĉar dum la cito murdus min ĉagren'. Nur mute do mi pensas vin en solo. |